Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tri_krucoj

Tri krucoj

Teksto

Mi forlasas la bordon kun malben'
kie regas diabla man’
mi nun celas kun ŝalup' My Gray
blankan rifon kun stranga fam'.

Nur tri krucojn el blanka ŝtonetar'
iu formis sur tomboj tri,
larmon kaŝis li kaj en la laca man'
ŝiptaglibron, skribitan de li

Kruc' unua kaŝas pekon mem
batalemon kun am' al trink'
Kuŝas tie la ŝtonokora Stan
li maturis jam por tranĉil'

Cikatritas vang' sub dua kruc'
boje sonis rid' de Bob Green
falsa ludo estis la akuz'
kiu kaŭzis pri lia fin'

Tria kruc' koleron vekas nur
Davy Hodgers genuis ĉe ĝi
konscienc' lin ĝenis pro la murd'

Recitativo:

jes, pun' estas homa, sed Di' pardonema.
Eble Li do absolvos min.
tri_krucoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)