Uzantaj iloj

Retejaj iloj


trifoli_ce_l_montfino

Trifoli´ ĉe l´ montfino

Originala titoloPod mostom ďatelina
Muzikoslovaka popolkanto
Esperanta tekstoJán Valašťan DOLINSKÝ

Teksto

Trifoli’ ĉe l’ montfino, ĝin falĉis Katarino,
dorsvalizon ŝi plenigis, ŝafgardistoj ŝin haltigis.

„Haltu, ho, Katarino, trifoli´ ĉe l’ montfino
estas nia, estas nia, tuta kampo trifolia.

Ho, donu la valizon, aŭ al ni ĉiuj kison!“
„Kison mi ne povas doni, kion pri mi dirus oni?“

„Neniu ion diros, sed ĉiuj vin admiros,
kaj vin laŭdos tute certe, ke vi agis tiel lerte.“

trifoli_ce_l_montfino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)