Trista, sola

Origina titolo: Triste, sola

Ĝis la, ĝis la, ĝis la, barcelona urbeg',
kie kun iluzi' mi studadis dum temp'.
Ĝis la, Universitat',
la horloĝon mi ne aŭdos plu.
(2-foje)
La stratoj estas malsekaj,
kaj ŝajnas ke pluvis ĵus, pluvis ĵus,
estas larmoj de knabino
pro amo perdita nun.

Trista, sola, sola restas la lernejo,
trista, plorema, restas Universitat'.
Kaj la libroj, kaj la libroj pruntlasitaj
en la “monto”, en la “monto de Piec'”

Vi memoru kion ja mi diris
sub arĝenta lumec' de la luno,
mi ne povas ami pli ol unu,
tiu unu, ameg', estas vi.

  • trista_sola.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:58
  • (ekstera redakto)