Trista Soleco

Sola, kiel roko meze de maro,
Kiun nur vizias ĝemoj de ondoj
Kaj al kies blekoj mankas respondoj:
Granda soleco!

Sola, kiel ombrodona oazo,
Kiun ni, trovinte akvon kaj frukton
Lasas kaj sopire reas en lukton:
Sankta soleco!

Sola, multa inter multo da homoj,
Kiuj ne perceptas vian torturon
Kaj decidis puŝi vin en plezuron:
Trista soleco!

Enmetu vian komenton. Viki-sintakso estas permesata:
Se vi ne povas legi la literojn en la bildo, elŝutu tiun dosieron .wav por aŭskulti ilin.
 
  • trista_soleco.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:59
  • (ekstera redakto)