Teksto | Geraldo Mattos |
---|---|
Muziko | Flávio Fonseca |
Sola, kiel roko meze de maro,
kiun nur vizitas ĝemoj de ondoj
kaj al kies blekoj mankas respondoj:
granda soleco!
Sola, kiel ombrodona oazo,
kiun ni, trovinte akvon kaj frukton
lasas kaj sopire reas en lukton:
sankta soleco!
Sola, muta inter multo da homoj,
kiuj ne perceptas vian torturon
kaj decidis puŝi vin en plezuron:
trista soleco!
(registrita en la albumo “Simbiozo”, de Flávio Fonseca kaj Geraldo Mattos: Brazila E-Ligo, 2002)