Tro longe

Tro longa tempo pasis
Pli ol semajn'
Dum vi nenion ĉasis
Nur por malgajn'
Ankaŭ mi ofte sentis
Min kiel ŝablon'
Tro longe jam silentis
La telefon'

Refreno:

Kaj se vi solas
Vi nur sciu ke ni ĉiam ĝojas pro via alven'
Kaj se vi volas
Ni malfermos botelon kaj klaĉos kun vi ĝis maten'

Via patrino foras
En stranguluj'
Ne hontu se vi ploras
Alvoku nin tuj
Vi la vesperon benas
Per unu pli
Ankaŭ vi apartenas
Al la famili'

Refreno

Tro multe da devoj por ni
Kunportu la revojn por ni

Tro longa tempo pasis
Pli ol semajn'
Dum vi nenion ĉasis
Nur por malgajn'

Refreno
Enmetu vian komenton. Viki-sintakso estas permesata:
Se vi ne povas legi la literojn en la bildo, elŝutu tiun dosieron .wav por aŭskulti ilin.
 
  • tro_longe.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:00
  • (ekstera redakto)