Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dismurmuris_salikoj_plorantaj

Dismurmuris salikoj plorantaj

Noto: Partizana kanto el la periodo de la dua mondmilito.

Teksto

Dismurmuris salikoj plorantaj,
junulin' jam ekploris sen vort';
larm-okulojn ŝi turnis brilantajn
al soldata, al peza vivosort'.

Refreno:

Ne flustru salikar’
bedaŭron al la kor';
ne ploru, kara, ĉar
alie kreskos la dolor'!


Danc-ludas nun por ni
grenadoj en proksim';
mort' falĉas kun rutin',
sed ni ne scias kio tim'!

Koto, pluv' aŭ varmega sun-bano,
laŭ la ritm' eĥas for paŝo-ĉen';
iras nun tra 1' arbar' partizanoj
kun la kant', plenkvieto kaj seren'.

Refreno

Ni ne scias pri nia destino
kaj pri ĉes' de l’milita lavang';
sed ni kredas pri venka la fino,
ĉar oferis ni tiom de la sang'.

Refreno

dismurmuris_salikoj_plorantaj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)