Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tro_valoras_por_mi

tro valoras por mi

Muziko
Teksto
Hannes Wader (hanes vader)
Originala titolo Viel zu schade für mich

Noto: la tradukinto konfesas ke li estis venkita de la originala teksto. la vera senco de la iom banala “tro valoras por mi” estas: “ŝi estas kiel perlo antaŭ porko”. se vi kapablas diri tion en ses silaboj kun la akcentoj en la ĝustaj lokoj kaj eble sen la vorto “porko”, kiu sonas tro eksterkunteksta, ni tuj dungos vin. ( :=) asertis Edistudio)

Teksto

ŝi pro glaso da franca vin'
vizitis min, vizitis min
ŝi ĉirkaŭrigardis, surkraĉis la manplatojn
kaj tuj ordigis kaj potojn kaj patojn
sof-kusenojn poste fleksis en la mez'
laŭ lerta dom-mastrina procez'

mi scias ke ino el ĉi-speci'
tro valoras por mi, tro valoras por mi

poste ek al nova ĉapitro
kaj puris vitro, kaj puris vitro
mi kredas ke tia talento estas fakto
venanta nur el patrina la lakto
fine ĉie regis poluro kaj pur'
sur ŝia jupo nur spur' de malpur'

mi scias ke ino el ĉi-speci'
tro valoras por mi, tro valoras por mi
pendis jupo kun makulo
en la angulo, en la angulo
trikita kalsono aperis tute nova
tre varma kontraŭ la vento trablova
ĝin ŝi povis laŭvole per nura sku'
faligi ĝis sub sia genu'

mi scias ke ino el ĉi-speci'
tro valoras por mi, tro valoras por mi

veninte kun sia dentopasto
ŝi restis gasto, ŝi restis gasto
ŝi ploris ĉar mi diris “restu trankvila”
dum ŝi invitis al ludo facila
el la libro “ĝuo por du” pli-malpli
havebla preskaŭ en ĉiu staci'

mi scias ke ino el ĉi-speci'
tro valoras por mi, tro valoras por mi

sed mi diris “ne plu da ekscito
en mia lito, en mia lito
atendu ĝis morgaŭ, atendu sen ploro
venos amiko kun ĝusta humoro”
ŝi nun loĝas ĉe li, brodis ŝi sen pen'
la nomon de li sur ĉiu kusen'

mi scias ke ino el ĉi-speci'
tro valoras por mi, tro valoras por mi

tro_valoras_por_mi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)