Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ubuntu

Ubuntu

TekstoHendrik LÖNNGREN
MuzikoHendrik LÖNNGREN
KantasLa Perdita Generacio (Hendjo)

Akordoj

Strofo 1 & 3: Dm A7/C# Dm A7

          Dm Gm A7 Dm A7 Dm

Strofo 2: Dm C#º Dm A7

          Dm Gm C#º A7 Dm A7 Dm

Refreno: Bb A Dm G E E7 A

             Bb A Gm E7 Am
         //: E7 Am E Am ://

Ludado: Dm A Dm G A

Teksto

Forvelkas la lumo, jen vojaĝantul’,
jen veturanto, ĉu helpegemul’?
Komforte por ri estas kunveturigi,
ubi la aŭton rin povas moligi.

Antaŭrefreno:

Ubo fluas facile,
ubo riĉigas min, ho!
Senlimaj homoj vidas ke
ubi ja ne eblas tro.

Refreno:

Ubuntu ĉiam,
la koroj repagos vin,
varmo revenos al vi.
Ubuntu ĉar
la kalkulo aĉigus vin,
uboj revenos al ni.

Jen programisto, rin plagas problem’,
programas la solvon dum noktmaldormem’,
kontentas ri nun, sed ankoraŭ povrul’
malĝojas, do ub’ estu via mempostul’.

Antaŭrefreno


Refreno

(instrumenta parto)

Refreno

Nunas jen kiam facilas helpaĵ’,
dono mirakle malsamas perdaĵ’.
Malubemion forlasu kaj nun
estu bonvena ĉiu uboportun’.

Antaŭrefreno


Refreno

Eksteraj ligoj

ubuntu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)