Uzantaj iloj

Retejaj iloj


unu_larmo_sur_vizagxo

Unu larmo sur vizaĝo

TekstoMOGOL
MuzikoBobby SOLO
E-tekstoLuigi MINNAJA

Origina titolo: Una lacrima sul viso

Teksto

Unu larmo sur vizaĝo
komprenigis al mi multon;
post monatoj fine konas
mi nun vian senton por mi.
Unu larmo kaj rideto
manifestis la sekreton:
via koro enamiĝis al mi,
kaj vi amas min plu.
Mi ja ne komprenis,
mi ne sciis, ke… ke vi… ke vi…
vi min amis, sed, kiel mi
ne kuraĝis vi
tion diri malkaŝe, sed nun…
Tiu larmo sur vizaĝo
estas vera am-miraklo,
burĝonanta ĉi-momente por mi,
kiu amas nur vin.

unu_larmo_sur_vizagxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)