Uzantaj iloj

Retejaj iloj


urbo_helpa

Urbo Helpa

Slovaka popola kanto “Tota Heľpa”.

Teksto

Versio de Josef CINK

TradukoJosef CINK

Am Dm Am Dm Am E Am
Urbo Helpa, urbo Helpa estas tre majesta
Am Dm Am Dm Am E Am
kaj en ĝi da bravaj fraŭloj granda ar‘ enestas.
F C G E
Estu multaj aŭ nemultaj, vi min ne koncernas,
Am Dm Am Dm Am E Am
ĉar en mia kor‘ nur unu bravjunul‘ internas. (2-foje)

Ĉe Johano aŭ ĉe Paŭlo ŝi ja ne ekhaltus,
pro Miĥalo en Danubon certe ŝi eksaltus.
Trans Danubon, trans Danubon larĝe dimensian,
nur por unu, nur por unu, por karul‘ nur sia.
(2-foje)

Versio de KuboF Hromoslav

(liberigita sub la permesilo CC BY 4.0)

Urbo Helpa, urbo Helpa ĉiame majestas
sed malmultaj, sed malmultaj belulinoj estas
kiom estas tiom estas, ne laŭ mia volo
nur pro unu, nur pro unu doloras la koro

Pro Aleno, pro Aleno mi ne vere larmus
Sed pro Vesno, bela Vesno transdanube saltus
trans Danubon, trans Danubon, trans riveron liman
nur pro unu, nur pro unu, pro karulin’ mia

Eksteraj ligoj

urbo_helpa.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)