Venecia gondolkanteto

Al vi, bela amatino,
Ĉian benon donis Di’;
Venu, mia karulino,
En la barkon tie ĉi.
Vi aŭskultos korsekreton,
Kie aŭdos ĝin neni’;
Do ensaltu la gondolon
Kaj eksidu apud mi.

Ĉar okuloj viaj brilas
Kiel steloj en ĉiel',
Kaj la buŝo nun distilas
La dolĉecon de l’ miel',
Mi kisados la buŝeton,
Kie vidos nin neni';
Do ensaltu la gondolon
Kaj ripozu apud mi.

  • venecia_gondolkanteto.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:59
  • (ekstera redakto)