Uzantaj iloj

Retejaj iloj


venu_kara_majo

Venu kara majo!

TekstoM. Bacev
MuzikoW. A. Mozart

Teksto-1

Ho, venu, kara majo, verdigu arbojn cent!
Florigu vi kun gajo violojn ĉe l' torent' !
Ekvidi nun denove floreton volus ni!
Ho, kara majo, foje promeni volus ni!

Se estus nun ekstere jam varme, verde pli!
Ho venu maj' , sincere infanoj petas vin!
Ho, venu kaj alportu violojn tien ĉi!
Kukolojn, najtingalojn alportu same vi!

.

Teksto-2

en la KD “Kun kanto ĉirkaŭ la mondo”

Revenu, ĉarma majo, kaj iĝu paradiz'
en kampo kaj arbaro per via dolĉa kis'.
Kiseto via iĝas subite bela flor',
vi montras la naturon en ĝia tuta glor'.

La vintraj tagoj ankaŭ ne estas ja sen ĉarm',
ĉe forno bone estas dum frosto kaj malvarm'.
Laŭ ĉia maniero agrable ludas ni,
en nia rond' ni dancas kaj glitas sur glaci'.

Sed kiam birdoj kantas kaj ni en la printemp'
laŭ kamp' kaj vojoj saltas, pli bona estas temp'.
Revenu, ĉarma majo, kun viaj ĝoj' kaj gaj',
kun viaj buntaj floroj, revenu, ĉarma maj'!


-ls-

venu_kara_majo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)