Uzantaj iloj

Retejaj iloj


verdulino

Verdulino

Teksto

Ho ve, Karul', vi maljustas
Tiele min forĵeti,
Ĉar vin mi amis nun longtempe,
Ĝojante kun vi esti.

Refreno:

Verdulino, mia ĝojo!
Verdulino amata!
Verdulino, mia koro —
Estas neniu alia.

Se vi intencas min fiere
Trakti malĝentile,
Mi eĉ tiele kaptita
Ja restas mallibere.

Refreno

Ho ve, Karul', ke vi havas
Koron ne amantan,
Kaj nun mi sole pripensas
Vian malsinceron.

Refreno

verdulino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)