E-teksto | Stephen THOMPSON |
---|
Ho ve, Karul', vi maljustas
Tiele min forĵeti,
Ĉar vin mi amis nun longtempe,
Ĝojante kun vi esti.
Refreno:
Verdulino, mia ĝojo!
Verdulino amata!
Verdulino, mia koro —
Estas neniu alia.
Se vi intencas min fiere
Trakti malĝentile,
Mi eĉ tiele kaptita
Ja restas mallibere.
Refreno
Ho ve, Karul', ke vi havas
Koron ne amantan,
Kaj nun mi sole pripensas
Vian malsinceron.
Refreno