Esperanta teksto | Rogier Huurman kaj Gunnar FISCHER |
---|---|
Esperanta plenumo | La VIPoj |
Tipo | adapto |
Originala plenumo | John Lennon |
Origina titolo de la kanto: “Imagine”.
Tiu ĉi kanto estis verkita en printempo 2015 kaj prezentita dum la IJK 2015.
Imagu simplan lingvon
sen malfacilaĵ’
Neniuj genroj
Kaj nur unu kaz’
Eklernu Esperanton
Lingvo de la pac’
Imagu renkontiĝon
Vi tre ĝuos ĝin
Ĉiuj homoj krom unu
tuj komprenas vin
Eterna komencanto
Vi mirigas nin, u-u, u
Vi jam lernas dek jarojn
Sed nur povas saluti
Malfermu ekzercaron
Kaj ĉesu balbuti
Imagu krokodilojn
dum la tuta tag’
Turismo kaj elspezoj
Ilia ĉefa ag’
Eterna komencanto
Utila nur pro pag’, u-u, u
Vi jam lernas dek jarojn
Sed ne estas progreso
Vi nur aĉetas poŝtkartojn
En la monda kongreso