Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lulkanto_rusa

Lulkanto

MuzikoJ. Dunajevski
TekstoV. Lebedev
E-tekstoRoman Dobrzyński
MIDIlulkanto_dunajevskij.mid

Teksto

Pordon softe frapas dorm',
Venas lac', kvieto;
dormu jam, mia am' —
kara sol-fileto!
Ciuj dormas jam profunde,
jam mildiĝis vento,
/: dormas stel' sur ĉiel',
dormas firmamento. :/

Dormu mia karulet',
dormu jam trezoro —
ja por mi estas vi
perloj, fajna oro!
Iros supren suna disko,
baldaŭ jam mateno —
/: en litet' kun ridet'
tagon vi bonvenos. :/

lulkanto_rusa.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)