Vespermangxo

Aŭtoro A. SUĤANOV, e-teksto de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Mola ŝaŝliko, glueca vin,
Lanta muziko flamigis min.
Vidas: apude sidas madam'.
Ho, kia puto por mia flam'.
Haŭto marmora, je mia gust',
Indas amoron, vera Venus'!
Mi tuj impetas, diras: Madam!
Mi …pardonpetas, sed mi en flam'!

Ho, mia Dio! Kial do ne?
Mi ne glacio kaj ne tine'.
Mi ne ermito kaj ne tine'.
Kurte dirite: Kial do ne?

Brusto elasta, je mia gust',
Manĝas nehaste, vera Venus'!
Mi tuj min movas, diras: Madam'!
Mi ne plu povas, min voras am'!

Mi ne ermito el monaĥej',
Kurte dirite: “Azoĥn vej”.
Mi ne ermito, kara klient',
Kurte dirite: Interkonsent'.

QR-Kodo
QR-Kodo Vespermangxo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net