Muziko | E. Windeballe |
---|---|
Esperanta teksto | Teo Jung |
Tipo | nova teksto |
Pasas, venas la jarcentoj.
Mortas, renaskiĝas gentoj.
Ĝoj' alternas kun doloro,
ridon sekvas larmo, ploro.
Sed tra ĝojo kaj tra veo,
tra pereo
kaj rekreo
venke lumas la Ideo.
Ĉu ekpalas sun' kaj steloj,
ĉu disfalas mond' ĉieloj,
kaj rikanas la infero, —
aŭ sin levas nova Ero
al sublima apogeo:
Glore restas
kaj majestas
super ĉio la Ideo.
Pro l’ Ideo ni fervoras,
pro ĝi luktas kaj laboras;
pro l’ Ideo ni suferas
kaj serene nin oferas.
Sed ne pro la venktrofeo,
ne pro oro,
ne pro gloro:
Sole nur pro la Ideo.
Iam brila tag' naskiĝos:
Venke nia ag' kroniĝos;
sin komprenos la homaro
kaj kunvenos ĉe l’ altaro
de tutmonda ĵamboreo,
manifesti,
kune festi
la triumfon de l’ Ideo.