Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vi_bordoj_de_la_bela_dun

Vi bordoj de la bela Dun'

Esperanta tekstoA. B. DEANS
Tipotraduko
Originala plenumoYe banks and braes o' bonnie Doon
Originala tekstoRob. BURNS

Teksto

Vi bordoj de la bela Dun'.
Ho, kiel povas flori vi?
Ho, kial kantas vi, birdar',
dum zorgoplena estas mi?
Trilanta birdo de l' arbar'.
Komencas krevi mia kor';
aŭdante vin, memoras mi
pri ĝojoj jam pasintaj for.

Mi ofte, ho belega Dun',
senzorge vagis apud vi;
pri amo kantis ĉiu bird',
kaj same ĝoje kantis mi.
Kun koro ĝoja for de l'arb'
rozeton dolĉan prenis mi;
aminto mia ŝtelis ĝin,
sed akran dornon lasis li.

vi_bordoj_de_la_bela_dun.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)