Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vi_devas_ja_kredi

Vi devas ja kredi

MuzikoE. Windeballe
Esperanta tekstoTeo Jung
Esperanta plenumoNomo FAMILINOMO

Teksto

Ĉu tentas vin dubo,
turmentas inkubo
pro tasko la nia giganta?
Vi devas ja kredi,
neniam ekcedi
al penso malsupren tiranta.

Miljara la muro
per sola ekkuro
ne rompe diskrevas ruine.
Per longa nur lukto
ekfalos la frukto,
alvenos la venko finfine.

La mond' en kateno
de praa malbeno,
al ĉia novaĵo ekspita,
rifuzas la riĉon,
la propran feliĉon, —
en pra-antaŭjuĝoj kaptita.

Sed ni, lumlevantoj,
standardo-portantoj,
ne timas rifuzon nek mokon;
ni estas minstreloj
de stelaj altceloj:
Ni kreas la Novan Epokon.

Ni kreas kun kredo
per paca rimedo
de lingvo genia, mirinda:
Ĝi estas la fonto
de glora estonto,
de mondo pli bela, hominda.

Forpelu do dubon,
forskuu inkubon!
Ne cedu al penso inerta!
Sed kredu progreson,
nur volu sukceson!
Kaj venko - ĝi estas jam certa!

vi_devas_ja_kredi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)