Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vi_estas_mia_kor

Vi Estas Mia Kor

Germana popolkanto.

Teksto

Vi estas mia kor',
vin volas mi,
venu dum nokt', venu dum nokt', venu al mi (2 foje)

Venu je noktomez', je dua hor',
dormas paĉjo, dormas panjo,
mi dormas for.

Frapu al ĉambropord', venu sen pent',
pensos paĉjo, pensos panjo -
estas la vent'.

Je la matena aŭror' kok' krias jam.
Iru, karul', iru, karul',
kun mia am'.

vi_estas_mia_kor.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)