Germana popolkanto.
Vi estas mia kor',
vin volas mi,
venu dum nokt', venu dum nokt', venu al mi (2 foje)
Venu je noktomez', je dua hor',
dormas paĉjo, dormas panjo,
mi dormas for.
Frapu al ĉambropord', venu sen pent',
pensos paĉjo, pensos panjo -
estas la vent'.
Je la matena aŭror' kok' krias jam.
Iru, karul', iru, karul',
kun mia am'.