Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Populara galega |
---|---|
E-teksto | Manuel PANCORBO CASTRO |
Harmoniigo | Miguel GROBA GROBA |
Populara kanto el Galegujo, nord-okcidenta regiono de Hispanujo kun propra lingvo.
Via koko estas bubo,
lin vi dresu, kamarado! (x2)
Li blek-kantas ĉiun nokton
apud mia dom-fasado
apud mia dom-fasado
Aj la le lo aj la le lo
Refreno:
Se vi volas svati min
Se vi volas svati min
lavu la vizaĝon, lavu la vizaĝon
lavu la vizaĝon, ĝis la fin'!
Mi deziras edziniĝi
mankas ve! al mi kostumo (x2)
Edziniĝu se vi amas,
ĉar cetero iĝos fumo
ĉar cetero iĝos fumo
Aj la le lo aj la le lo
Refreno
La patrinoj kolektiĝas
ĉe l' rivero por ve-plori (x2)
Ĉar kokino amas kokon,
sed li celas nur amori
Aj la le lo aj la le lo
Refreno