Muziko | Populara galega |
---|---|
E-teksto | Manuel PANCORBO CASTRO |
Harmoniigo | Miguel GROBA GROBA |
Notoj | Ĥoraranĝo por 4-voĉa gea ĥoro SATB. |
Populara kanto el Galegujo, nord-okcidenta regiono de Hispanujo kun propra lingvo.
Via koko estas bubo,
lin vi dresu, kamarado! (2-foje)
Li blek-kantas ĉiun nokton
apud mia dom-fasado
apud mia dom-fasado
Aj la le lo aj la le lo
Refreno:
Se vi volas svati min
Se vi volas svati min
lavu la vizaĝon, lavu la vizaĝon
lavu la vizaĝon, ĝis la fin'!
Mi deziras edziniĝi
mankas ve! al mi kostumo (2-foje)
Edziniĝu se vi amas,
ĉar cetero iĝos fumo
ĉar cetero iĝos fumo
Aj la le lo aj la le lo
Refreno
La patrinoj kolektiĝas
ĉe l' rivero por ve-plori (2-foje)
Ĉar kokino amas kokon,
sed li celas nur amori
sed li celas nur amori
Aj la le lo aj la le lo
Refreno