Vireto en arbar’

Teksto

Vireto en arbaro sur unu krur’,
staras tute muta en la natur’.
Kiu estas la viret’, kiu staras sur kruret'
en la bela verda arbaret'?

Mantelo bela, ruĝa ornamas lin,
ĉapeto bela, nigra amuzas nin.
Kiu estas la viret’ kun la ruĝa mantelet’
en la bela, verda arbaret’?

Vireto en arbaro, ni konas lin.
Rozbero la sovaĝa, ni amas vin!
Tiu estas la viret’kun la ruĝa mantelet'
en la bela, verda arbaret'.

QR-Kodo
QR-Kodo Vireto en arbar’ (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net