Uzantaj iloj

Retejaj iloj


virinoj_de_brisbano

Virinoj de Brisbano

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIvirinoj_de_brisbano.mid

Teksto

Adiaŭ al vi, Brisbanaj virinoj,
Adiaŭ al ĉiu Tuŭon-belulin';1)
Ni vendis la brutojn kaj norden veturos,
Sed esperas ke baldaŭ revidos ni vin.
Sakrados ni kiel tipaj brutistoj,
Sakrados ni dum rajdos ni for de l'mar';
Ĝis fine aperos Aŭgatela bieno
Trans la seka vasteco de l’Kvinslanda kampar'.

Ni haltos ĉe urb' post taga veturo,
Kaj en la gastej' drinkos ni kun fervor';
Ni ĝuos la ĉarmojn de l’publikulinoj.
Je l’matena krepusko ekrajdos ni for.
Do levu la glasojn al la virinoj,
Kaj kantu “Ĝis la, ĉiu ajn tie ĉi.
Kaj se iam venos vi al la bieno,
Nia reamikiĝo tre plaĉos al mi.

1)
Toowong = antaŭurbo de Brisbano.
virinoj_de_brisbano.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)