Uzantaj iloj

Retejaj iloj


voje_al_kalatajud

Voje al Katalajud'

Origina teksto: Si vas a Calatayud

Teksto

Ĉar estis ema fari favorojn,
kaj ŝin allogis ĉia junul',
en kantoj aperis Doloroj,
la flor' el Kalatajud'.

Kaj kanzonet' trakuris la landon,
hontiga kanto por bonvirin',
kaj de tiu la bonan famon
devas defendi nun mi.

Doloroj, la de l'kanzono,
- tagon patreto asertis -
estis virino de bono,
mia edzin', panjo estis.

Voje al Kalatajud' (bis)
demandu pri in' Doloroj.
Kanzoneto ŝin mortigis
pro hontigo kaj angoroj.
Diru ke mi tion diris,
la filo de in' Doloroj.

Diras la homoj malbonintencaj
min renkontinte ĉe via strat':
patrinon li havis gajeman,
Doloroj, tiu de l'kant'.
Kun amo bona mi ŝin deziris,
sed kaiumnio hontigis ŝin.
La famaĉo ŝin malpurigis
per onidir', honta ŝlim'.

Kanto semanta la morton,
el animo la malbenon!
Malbona patrina sorto
atingos en mi malvenkon.

Voje al Kalatajud' (bis)
demandu pri in' Doloroj,
faru kion mi deziris:
sur la tombo lasu florojn.
Diru ke mi tion diris,
la filo de in' Doloroj.

voje_al_kalatajud.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)