Uzantaj iloj

Retejaj iloj


wiki:user:zehanonimo

Ricardo Dias Almeida

Saluton, karaj!

Mi estas Ricardo Dias Almeida, brazilano, estas 26-jaraĝa (naskiĝinta en 1985 en la urbo Itapetininga) kaj elektra inĝeniero, loĝanta en la urbo Campinas, Brazilo.

Mi kredas, ke la esperanta muziko estas la simbolo, ke la lingvo estas viva, ampleksa kaj taŭgas por iu ajn afero. Mi tre entuziasmas helpi la kantaron de Ljoŝa ĉar tio estas necesa afero por komencantoj, lernantoj kaj eĉ spertuloj kiuj volas kunkanti la kanzonoj.

Jen la kialo pro kiu mi tre entuziasmas. En 2000, kiam mi aŭskultis miajn unuajn esperanto-kanzonojn en mp3-dosieroj mi havis grandan problemon kompreni la tekston kaj ankaŭ trovi en la reto. Nuntempe, la esperantistoj kiuj havas aliron al la reto havas grandegan trezoron en siaj manoj. Pro tio, mi daŭre laboros plibonigi la kantaron laŭ miaj povoj.

Aldona informo: mi estas fanatikulo pri Kajto. Tamen, ege plaĉas al mi kelkaj aliaj grupoj kaj kantistoj, kiel Persone, JoMo, Esperanto Desperado, Tarcísio LIMA, ktp.

wiki/user/zehanonimo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)