Aŭtoro | Ludwig Uhland (1809) |
---|---|
E-teksto | Ferdinand PFEIL |
Origina titolo | Es zogen drei Burschen wohl über den Rhein |
Kunuloj tri migris trans Rejnoriver',
/: Demandis mastrinon pri bona bier’. :/
Pri freŝa biero kaj bona vin',
/: Kaj pri la ĉarmega mastrina filin’. :/
„Pri vin' kaj biero plej bona raport',
/: Sed mian filinon forprenis la mort’. :/
Ŝi kuŝas en ĉambro sur blanka lit',
/: Kandeloj du brulas laŭ pia rit'.” :/
Unua jam metis vualon for,
/: Dirante: Ho bela, velkinta vi flor’! :/
Se ree vi vivus, ruĝvanga knabin’,
/: Mi certe vin amus ĝis mia fin'! :/
La dua ŝin kovris kun jena dir':
/: Vi kuŝas en lito sen viva spir’. :/
Vin, kiun mi amis, forprenis la mort’,
/: Ne estas feliĉo en homa sort! :/
Vualon, la tria formetis ĝin,
/: Sur palajn la lipojo li kisis ŝin: :/
Mi kore vin amis ĝis tiu ĉi hor’.
/: Kaj amos vin ĉiam en bela memor'! :/