Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bam_bam

Bam Bam

NomoBam bam
KantantoJonny M
Esperanta plenumoJonny M
AlbumoKreaktiva
Tiponova teksto
StiloReggeo

Teksto

Ĵigi-ĵigi-ĵig-bam bam! Ho-ho!
Veganaj homoj manĝas ne la bestojn!
Ho-ho - bam bam!

Jes… Estas via decido, ke vi manĝas viandon-
mi longan tempon - sed nun, ne plu!
Kutime mi kuiras sen ovoj,
ĉar oni gasmortigas kokidojn.

Kaj mi ne volas manĝi la porkojn,
ĉar ili faris bonegan rokon.
Kaj ili estas dolĉe feliĉaj
se ne temas pri enfermitaj.

Ni bredas milionojn da bovoj
La bovaro suferas mizeron
kaj ni eterne kreas problemojn
ĉar la bovoj furze detruas atmosferon.

Kredu min, malbonas por ni.
Plenas la tero de kamparoj.
Kaj ni daŭre forhakas arbarojn
por ĉiam pli da besta nutraĵo.

Multaj homoj pezas tro-
Eŭropo kaj Usono malsanas.
Dume milionoj da homoj
en Afriko malsatas.

Ja pli bonas la vojo vegana
por medio kaj via korpo.
Kaj ekzistas elekto granda-
vi ne bezonas manĝi horloĝojn- Mazi!

Eksteraj ligoj

bam_bam.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)