Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vespere



Vespere

Teksto el: István SZERDAHELYI - Esperanto 2. Lingvo Internacia, lernolibro por 10-14-jaraj infanoj, daŭriga kurso. Budapest, 1980, paĝo 172)

Teksto

Jam subiris hela suno,
Nokt’ arbaron ĉirkaŭpremas,
De la vento arboj tremas –
Lumigitaj per la luno.
Plendas mia juna kor’
Pro sopiro kaj dolor’. (2-foje)

Jen arbaro forte bruas,
Lun’ kaŝiĝas en nebuloj,
Kaj foliojn de betuloj
Sibla vento forte skuas.
Pro sopiro kaj dolor’
Plendas mia juna kor’. (2-foje)

vespere.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)