Uzantaj iloj

Retejaj iloj


trinkkanto

Trinkkanto

MuzikoLaŭ la germana kanto “Bier her”
Esperanta tekstoJuul KARNAS

Teksto

Servu, servu la bieron tuj, juk-he!
Servu, servu la bieron tuj!
Ĉu ekzistas la bieroj
nur por plaĉi al anseroj?
Servu, servu la bieron tuj!

Trinku, trinku la bieron tuj, juk-he!
Trinku, trinku la bieron tuj!
Lakton trinku suĉinfanoj;
sed bieron “Rekt-Vojanoj”!
Trinku, trinku la bieron tuj!

trinkkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)