Uzantaj iloj

Retejaj iloj


16_tunoj

16 tunoj

TekstoR. Seidel
MuzikoMarle Travis
E-tekstoOlivier Tzaut

Teksto

Oni diras, ke homo fariĝis el kot' , sed homo konsistas el karno kaj ost'
Sango, muskoloj, nervoj, haŭt' - kun cerbo vakua kaj kun dorsa fort' .

Refreno:

Ŝarĝi dek ses tunojn, por kio do? - ŝuldi plian monon dum mi ŝuldas jam tro…
Ne voku Sankta Petro, ne iros mi for, (alia versio: ne voku min, ne povus mi eliri for, ) - ne mia estas eĉ la propra kor' .

Mi naskiĝis matenon, kiam ŝtormis la vent' , mi vivis junecon en ŝtorma turment'
Elfosas mi karbon, ŝovelas en rok' , min trafas kompense nur insulta voĉ' .

Refreno

Rapidu flanken dum mi venas el tru' - ĝin kelkaj ne faris kaj ne vivas jam plu.
Pugno el fero, alia el ŝtal' - ambaŭ taŭgas (bonegas) por venĝbatal' !

Refreno

Eksteraj ligoj

16_tunoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)