Enhavtabelo

Jonny M

Jonny M, propranome Jonas Marx, estas juna germana muzikisto ludanta (radik)regeon, ragaon, hiphopon, dubon, skaon. Muzikumi li komencis en 2006 kaj ekde tiam li jam eldonis kelkajn albumetojn kaj partoprenis kelkajn kompilojn. Esperanton li eklernis en 2010 kaj jam tiun jaron li registris unuan kanton en Esperanto. En sekva jaro li eldonis virtualan tutesperantan albumeton - tiu estis unua eldonita E-albumo regea kun 5 titoloj, kiu estas libere elŝutebla ĉe interreto. Li ankaŭ aldonis kanton en Hiphopa Kompilo vol. 2, eldonita per Vinilkosmo.

En Junio de la jaro 2013 li publikigis lian unuan KDon en esperanto nomata “Regestilo” ĉe la eldonejo Vinilkosmo. Ĝi enhavas 16 kantojn, el kiuj kelkaj jam estis konataj kulpite de koncertoj en diversaj esperanto-renkontiĝoj.

Albumoj

Kreaktiva

2017

  1. Bonvenon (kun JoMo)

Foresto

Regestilo

Albumo publikigita de Freidenker Studios, 2013


Regestilo

Regestilo

Albumo publikigita de Vinilkosmo, 2013

  1. Eternan lumon (kun TONE)
  2. Majstroj de l'diskej' (kun Eterne Rima)
  3. En somero (eĥa mikso)

Pli ol espero

Pli ol espero

virtuala albumeto, 2010


Ein Lachen für die Welt

neesperantlingva

Harte Töne

neesperantlingva

Europareggae

neesperantlingva

Solkantoj

- Dum la JES

Kompiloj

Hiphopa kompilo Volumo 2

- Diru mi nun

Eksteraj ligiloj