Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ni_estas_fortaj

Ni estas fortaj

NomoNi estas fortaj
KantantoJonny M
Esperanta plenumoJonny M
AlbumoKreaktiva
Tiponova teksto
StiloReggeo

Teksto

Ni Esperantaj frenezuloj
ĉiam havas bonan amikon,
li zorgas pri vi, parolas kun vi,
komune ni estas fortaj.
Se vi sentas vin tre sola,
alparolu esperantiston.
Homoj ŝatas esti kunaj,
komune ni estas fortaj.

Se la laborado ĝenas vin,
ĵetegu la aferojn for!
Diru „peeep“ al via ĉeful’.
Ĉar estas sensenca labor’!
Se konato dormigas vin
per rakonto enuiga,
diru „Ĝis“ al tiu nul’,
via vivo ne senfinas.

Se mensogas via prezidanto,
ne nur plendu pri li!
Diru „Ne!“ al lia agad’
voĉdonu por alia parti’!
Se taga programo aĉas laŭ vi,
kaj la manĝo ne taŭgas por ventro.
ne plendu sed helpu organizi
la venontan eventon.

Se ŝuojn aĉetas la koramikino,
kaj vi devas pagi.
Nu trankviliĝu kaj atendu
miraĵon en la lito!
Se via koramiko trompas je vi:
kia stultulo li estas!
Diru „peeep“ ankaŭ al li
kaj memoru: Jonny M ĉiam pretas!

Eksteraj ligoj

ni_estas_fortaj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)