Uzantaj iloj

Retejaj iloj


revenu_al_la_radikoj

Revenu al la radikoj

TekstoJonny M
MuzikoJonny M
E-tekstoJonny M
KantasJonny M

Teksto

•>eôbo<• karaokeo

Refreno:

Revenu al la radikoj (4-foje)

En montoj de paperoj
mi ne trovas min mem.
Multe da malpermeso
ĉie estas baril‘.
La vojo por mi
estas jam paŝita.
Forestoj de betono
flustras ion al mi mild‘…

Refreno:

iru plu… (4-foje)

Refreno:

Revenu al la radikoj (4-foje)

La bestoj scias delonge,
ke la ĉielo rompiĝos.
Vi pravas se vi pensas,
ke la natur‘ nin vomos…
Estas malfacile
forkuri de la detruo
ĉar nur ni povus haltigi
la malpurigadon sur la tero.

Pensu tamen,
estas nur unu elekto!
Iru ni reen
al nia ĝusta pozicio…

Refreno:

Revenu al la radikoj (4-foje)

Eksteraj ligoj

revenu_al_la_radikoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)