Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_jam_plu_al_vi_ne_venos



Mi jam plu al vi ne venos

MuzikoW. Budrecki
TekstoS. Kanicki
E-tekstoEdward Wojtakowski
MIDImi_jam_plu_al_vi_ne_venos.mid

Noto: Partizana kanto el la periodo de la dua mondmilito.

Teksto

Mi jam plu al vi ne venos —
iros mi arbaron tuj;
min ekvidi vi ne penu —
post fenestro nur nebul'.
Ne demandu vi min kien,
ĉu atendas min geril' —
/: mi ne restos plu ĉi tie,
mia devo la konspir'. :/

Se mi hejmen ne revenos,
mian kampon plugu frat';
ostojn miajn tero prenos,
fekundiĝos la terplat'.
Vi surkampe somermeze
dum rikolto de sekal'
/: ĝin amkisu plej karese —
mi pluvivos en spikar'! :/

mi_jam_plu_al_vi_ne_venos.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)