Esperanta teksto | Karl VANSELOW |
---|---|
Tipo | traduko |
La kruela devo ne atendas,
Do adiaŭ, mia kortrezor'.
Tra la fundo de l’ animo plendas
La doloro de l’ disiga hor'.
Iru kun la beno de l’ ĉielo,
Floru plu en via rava belo,
Vivu en feliĉo, tamen tenu
Ame min memore kaj image.
Ke vi baldaŭ, baldaŭ jam revenu,
Estos mia preĝo ĉiutage.