Uzantaj iloj

Retejaj iloj


agordu_la_vocxojn

Agordu la voĉojn

Tipotraduko
E-tekstoS.
Originala titoloUnissons nos voix

Teksto

Je nia disiĝo ni kantu en rond',
Fremdianden vagadas mi for,
Ĉar dolĉa la vivo kaj bela la mond',
“Adiaŭ”, ni kantu en hor'.

Rekantaĵo:

Mi travagas mondon kun mia ĝoj',
Kun kantoj kiel bagaĝo.
Mi kantas pri fido kaj am' sur la voj'
Ekiras por longa vojaĝo.

De kampoj kaj urboj mi estas vagant',
Malamon ne konas la kor'.
La poŝoj senmonaj. sed sonas de l' kant'
En spaco la vibra sonor'.

Rekantaĵo

Kaj se min renkontas la mort' sur la voj',
Falĉante sen ŝpar' inter ni,
Mi pretas vojaĝi por lasta la foj'
Lastfoje adiaŭos mi.

Fine:

Mi travagas mondon kun mia ĝoj',
Kun kantoj kiel bagaĝo.
Mi kantas pri fido kaj am' sur la voj'.
Ekiros por lasta vojaĝo.
agordu_la_vocxojn.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)