Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
E-teksto | János BRÓDY |
---|---|
Muziko | Levente SZÖRÉNYI |
Hungara popkanto (Még fáj minden csók), tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Pop-kanto-Festivalo en 1967 en Budapeŝto.
Nun mi gardas vin
en mia ama memor',
nun mi atendas vin,
sed tamen en mia kor'
doloras ve, ve, ve,
doloras ve, ve, ve
doloras ve, ve, ve ĉiu kis'.
Agrablas esti kune,
flatas vin mia ador'.
Agrablas esti kune,
sed tamen en mia kor'
doloras ve, ve, ve…
Ne komprenis mi la disiĝon,
ĝi eble eĉ ne veris, nur sonĝis mi,
tuj mi forgesus ĉion al vi,
sed ne signifu mi nur disiĝon.
Estu afabla al mi,
ne ĝenu vin mia plor'
estu afabla al mi,
ĉar eĉ nun en mia kor'
doloras ve, ve, ve,
doloras ve, ve, ve,
doloras ve, ve, ve ĉiu kis',
doloras ve, ve, ve,
doloras, ve, ve, ve,
doloras ve, ve, ve ĉiu kis'.