Uzantaj iloj

Retejaj iloj


agrablas_esti_kun_vi

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Agrablas esti kun vi - Doloras ĉiu kis'

Originala titolo Még fáj minden csók
Kantas Grupo ILLÉS
TekstoJános BRÓDY
MuzikoLevente SZÖRÉNYI

Hungara popkanto, tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Popkanto-Festivalo en 1967 en Budapeŝto.

Teksto

Nun mi gardas vin
en mia ama memor',
nun mi atendas vin,
sed tamen en mia kor'

doloras ve, ve, ve,
doloras ve, ve, ve
doloras ve, ve, ve ĉiu kis'.

Agrablas esti kune,
flatas vin mia ador'.
Agrablas esti kune,
sed tamen en mia kor'
doloras ve, ve, ve…

Ne komprenis mi la disiĝon,
ĝi eble eĉ ne veris, nur sonĝis mi,
tuj mi forgesus ĉion al vi,
sed ne signifu mi nur disiĝon.

Estu afabla al mi,
ne ĝenu vin mia plor'
estu afabla al mi,
ĉar eĉ nun en mia kor'

doloras ve, ve, ve,
doloras ve, ve, ve,
doloras ve, ve, ve ĉiu kis',
doloras ve, ve, ve,
doloras, ve, ve, ve,
doloras ve, ve, ve ĉiu kis'.
</WRAP>

Hungara teksto

agrablas_esti_kun_vi.1588190095.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)