Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_barikadoj

Al barikadoj!

Teksto

Al barikadoj, laboristaro!
Standardon ruĝan eklevu ni!
Brave ni staru en la batalo,
Ĉar venkos fine revoluci!

Rekantaĵo:

Glavojn do
Forĝu ni!
El la fer*
Purpura ŝprucas er'.
Ĝi per fervor'
Ardas en kor'!
Al batal'!
/: Jam vokas nin signal'! :/

Hej! kavaliroj de la laboro!
Jam ektriumfu revoluci'!
Al barikadoj! Jam venis horo,
Apelo sonas de l’ histori'.'

Rekantaĵo

Ĉiu fratino instigu fraton
Batali brave en la danĝer'
Por liberigi ekspluataton,
Oferi vivon pro la afer'.

Rekantaĵo

Glor' al Lassal'o, al Marx honoro,
Al laborista popolo glor'!
Kune leviĝu ni al laboro
Portadi lumon por la popol'.

Rekantaĵo

For de l’ popolo kalumniistojn,
Popoltrompantajn pastraĉojn for!
For la sinjorojn kapitalistojn,
Ekspluatantojn de l’ sanglabor'!

Rekantaĵo

Flirtas standardo sur barikado,
Insigno ruĝa de nia lig'!
Al barikadoj, rapidu frato,
Jam proksimiĝas la malamik'!

Rekantaĵo

al_barikadoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)