Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_venko_kanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Al venko!

MuzikoJózsef DINNYÉS
E-tekstoJulio Baghy
MIDIal_venko.mid

Teksto

Jen granda tag':
flirtas la flag',
ŝvelas la brustojn nova sento.
Triumfa, kant'
de Esperant'
eĥas miloble tra l' silento.
Ĝojrozo pompas sur la vang',
aklame kantas ĉiu lang':
“Al venko! Al venko!
Al fina glora venk'!”

Jen verda stel'
lumas al cel'.
Vojon ĝi montras al homaro.
Pro sankta flam'
mortos malam',
falos en polvon ĉiu baro.
Ĝi kreas por eterna glor'
la novan mondon en la kor'.
“Al venko! Al venko!
Al fina glora venk'!”

Homama ver'
regos sur ter'.
Bonon alportos nia peno.
Post vivofin'
sekvos ja nin
de la homaro — danka beno.
Libere flirtu verda flag',
proksime estas jam la tag'
“Al venko! Al venko!
Al fina glora venk'!”

al_venko_kanto.1281886839.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)