Uzantaj iloj

Retejaj iloj


alauxdeto_trilas

Alaŭdeto trilas

MuzikoS. NIEWIADOMSKI
E-tekstoNomo J. MIELCAREK
Origina titoloSkowroneczek śpiewa

Teksto

Alaŭdeto trilas,
Saneto varmbrilas,
/:Kaj knabino en fenestro
Al Joĉjo sopiras.:/ 2x

Jen, post tempo ia,
Rajdas Joĉjo ŝia,
/:Ŝin vidinte en fenestro
Salutas gracia.:/ 2x

Li alrajdis plie,
Kliniĝis talie,
Donis ringon li el oro
De majstra laboro;

Pro tio ŝi al li per kapet'dankjesis
Kaj donacon baldaŭtempe redoni promesis.
Keste, kun bruljukoj,
Ŝi serĉis naztukojn.

Plej elitajn, orbroditajn,
Je flor' kaj sambukoj.
Plaĉas tuk' ne glata
Bele orbrodata.

Sed pli plaĉas via koro,
Knabino amata.
Por mi via kor' pli plaĉas,
Knabino amata.
alauxdeto_trilas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)