Uzantaj iloj

Retejaj iloj


andreas_hofer

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Andreas Hofer

E-tekstoV. N. DEVJATNIN

Tirollanda nacia kanto, esperantigita de Devjatnin kaj dediĉita al S-ro K. Steier

Teksto

Andreon malamikoj kondukas al la mort',
Kaj li jam humiliĝis al sia ŝarĝa sort'…
Malgaja estas lia kor':
Germanoj estas en dolor',
Kun ili ankaŭ lia amata Tirolland'.

La manoj post la dorso, sed forta la anim'
Li antaŭ tuja morto ne pensis pri la tim'.
Ne povas mort' timigi lin,
Ĉar li tre ofte vidis ĝin
En la patrujo kara, amata Tirolland'.

Sed kiam li ekvidis tra la fenestra krad',
Ke la amikoj staras amase sur la strat',
Al ili laŭte kriis li:
“Vin savu Sankta Granda Di'
Kun Germanuj' trompita, kun kara Tirolland'”.

En manoj de l'soldato silentis la tambur',
Apenaŭ nur Andreo eliris el la tur', —
Kaj li, simila al leon',
Aliris al la bastion', —
Li, viro de la bela, amata Tirolland'!

La malamikoj volis surgenuigi lin,
Sed li fiere diris: ne, mi ne faros ĝin!
Mi staros, kiel en batal'
En apud Izel-monto val',
Pro Franc-Imperiestro, pro mia Tirolland'!“

La kaporalo prenis la okulbindon for,
Kaj jen Andreo preĝas en tiu lasta hor'…
“Nun celu bone, sen maltraf'!…
Ho, kia malbonega paf'!…
Adiaŭ, mia kara, amata Tirolland'!”

andreas_hofer.1266785552.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)