Muziko | P. Th. Justesen |
---|---|
Esperanta teksto | P. Th. Justesen |
Tipo | nova teksto |
Mi flugas super tero, mi flugas super mar’,
dum sube jam verdiĝas la juna fagarbar'.
La suno ridas ore el pura ĉielblu'.
Nun venas ja printempo kun belo, ĝoj' kaj ĝu'.
— Sed bombojn mi portas, mi anĝelo de l’ fort'?
Anĝelo mi estas. Jes! Anĝelo de l’ mort'!
Ĉisube vivas homoj, kreitaj ja de Di',
tutordinaraj viroj, similaj ja al mi,
virinoj kaj infanoj — Ho! Hejme en domet'
mi mem ja iam havis en ĝojo kaj kviet'!
— Sed nun mi bombadas. Ho! Kaj super la ter'
ridaĉas, blasfemas. Mi! Homaĉ' sen esper'!
Se nun mi estus hejme! Se ree estus pac'!
Se regus jam feliĉo sur tuta tersurfac!
Mi volus ami ĉiun, bonfari eĉ al vi,
damnitaj malamikoj! Aŭskultu! Eĉ al vi!
— Sed mi — mi —! Atendu nur! Mortigos vin mi!
Jen bomboj! Jen bomboj! Jen bombegoj por vi!