Origina titolo: Alma, corazón y vida
Memoro venas nun
de nia renkontiĝ',
memoras mi vesperon,
sed ne kiel antaŭ mi aperis vi
Sed ja mi diras ke
en amon falis mi
pro la okuloj helaj
kaj la buŝ' miela,
plezureg' sen fin'.
En mia kanzono estas
animo, koro kaj vivo,
tion ĉi mi povas doni kaj ne plu.
Ĉar bienon mi ne havas
oferas nun mi ĉi tion:
animon, koron kaj vivon kaj ne plu.
Animon por vin allogi,
koron por per ĝi amegi,
kaj vivon por ĝin pasigi apud vi. (2-foje)