Uzantaj iloj

Retejaj iloj


antaux_du_jaroj_kanto



Antaŭ du jaroj

Teksto

Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado la plej intima.
Sed vi timidis, dece nur sidis;
gutis hontem' fraŭlina.

Refreno:

Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado junula.
Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado junula.

En lasta jaro mi vin revidis
en kunloĝado la plej severa.
Vi ne hezitis, ne plu timidis;
fluis parol' libera.

Refreno

Ankaŭ ĉijare mi vin revidis
en kunloĝado la plej valora.
Ĉiuj konfidis, vi ne perfidis
per la labor' fervora.

Refreno

Post unu jaro mi vin revidos
en kunloĝado la plej prospera.
Mi vin invitos kaj nur rapidos
al promenad' vespera.

Refreno:

Ĉar en ĉi jaro mi vin ekamis
en kunloĝado junula.
Ĉar en ĉi jaro mi vin ekamis
en kunloĝado junula.

Eksteraj ligoj

1)
aŭtora permeso por publikigo ricevita
antaux_du_jaroj_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)