Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ardaj_koroj

Ardaj koroj

Teksto

Ni kune apudsidis
pri io babilante
kaj ofte gaje ridis
pri nia Am’ pensante.

Refreno:

Vizaĝo ĉies tuta brilegis ne hazarde:
Sub ĉies vest’ surtuta la koro batis arde.
Vizaĝo via tuta brilegis ne hazarde:
Sub ĉies vest’ surtuta la koro batis arde.

Okuloj viaj ĉarmaj
feliĉon radiadis,
per sentoj viaj varmaj
la koron karesadis.

Okuloj penetradis
en miajn kun rideto:
Amsentojn influadis
tenere kun ripeto.

Kaj tiel pasis horoj
pri io babilante
kaj batis niaj koroj
pri nia Am’ pulsante.

ardaj_koroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)